Originala video-animeo

Originala video-animeoOVA (japane: オリジナル・ビデオ・アニメーション [oriĝinaru bideo animēŝon], de angla: Original video animation) estas animea produktaĵo tuj disponeblaj sub formo de videokasedoDVD sen antaŭa apero en kinejojTV. Tiu anglalingva termino estas aparte uzata por aludi al la japanaj originalaj video-animeoj. En Usono plioftas la esprimo "Direct-to-video" [direkt tu video].

La signifo de la anlgla esprimo "Original Animation Video" (OAV) estas pli-malpli la sama, kvankam laŭvorte ĝi havas alian difinon. Nepras malgraŭ ĉio emfazi, ke tiu ĉi esprimo estas uzata nur ekster Japanio, ekzemple en Usono kaj Eŭropo. Vidu la ĉi-teman eksteran ligon malsupre.

Distinge de anime-serioj, kiuj kutime havas pli ol 12 epizodoj, OVA konsistas el 1—6 epizodoj (malofte pli da 6). Distinge de anime-filmoj, kiuj daŭras pli ol 1 horo (kutime 90—120 min.), la epizodo de OVA estas pli mallonga (kutime daŭras 25—40 min.).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search